Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English
Ekonomiko de Esperanto-Muziko
Unu ofte surpriza aspekto de Esperanto-muziko estas ĝia alta kosto. Se oni rigardus la diskojn en la UEA-katalogo aŭ la FEL Retbutiko, oni tuj konstatus, ke la plimulto de KD-oj vendiĝas kontraŭ inter €15 kaj €20 - iom pli ol la kutima prezo de disko eldonita de grandaj transnaciaj eldonejoj (angle “major labels”), kiu ĝenerale ne kostas pli ol ĉirkaŭ €10. Ĉar Esperanto-muziko estas preskaŭ universale ludata de amatoroj, ja ŝajnas iom strange, ke ĝi estas pli multekosta ol muziko farita de altpagitaj profesiuloj - sed fakte ja estas bonaj kialoj pro tiu pli granda prezo, kiujn mi esploros en tiu ĉi afiŝo.
La alta prezo de Esperanto-muziko tute ne estas nova afero. La plej fruaj Esperanto-diskoj, de la eldonejo Esperinst, vendiĝis en Britujo en 1926 kontraŭ prezo de po 5 ŝilingoj, kiam tipaj diskoj de la sama fabriko kostis po nur 1/6. En mia antaŭa afiŝo pri Esperinst, mi konjektis, ke eble tiu prezo aĉetis la kompleton de du diskoj. Tiu prezo mem estus iom pli ol tiu de la ne-Esperantaj diskoj, sed plua esplorado konfirmis, ke 5 ŝilingoj ja estis la prezo de ĉiu unuopa disko. Plenan raporton pri tiu ĉi esploro mi publikigos poste en tiu ĉi jaro, okaze de la 100-a datreveno de la eldono de tiuj diskoj en aŭgusto, sed po 5 aŭ eĉ 6 ŝilingoj por unu disko ja estis la tipa prezo de Esperanto-diskoj en Britujo dum la ŝelaka epoko. Anonco en The British Esperantist, aprilo-majo 1940 pri la Linguaphone Esperanto-Kurso, kiu konsistas el malgranda libro kaj portebla skatolo enhavanta 15 duflankajn diskojn (tuta daŭro ĉirkaŭ 90 minutoj), diris ke la prezo “restis ĉe la antaŭmilita prezo de £6 6s. 6d. - pli ol £300 en la hodiaŭa mono!
Ankaŭ vinilaj diskoj en Esperanto pli multekostis ol amasmerkataj eldonoj. En 1955, la albumeto Esperanto de Marguerite Santreuil vendiĝis kontraŭ po 1200 malnovaj francaj frankoj, kompare kun inter 900 kaj 1000 frankoj por similaj amasmerkataj diskoj, kaj en 1967 la longdaŭra diskego de Duo Espera vendiĝis kontraŭ £2 5s plus 2/- afranko, kompare al tipa prezo de £1 12s. 6d. por normala diskego.
La kialo de ĉi tiu alta prezo ne estas ke la eldonejo profitegas de ĉiu vendo. Fakte, la profito en Esperanto-muziko estas nekredeble malgranda, kaj la prezo simple rezultas de la tre limigitaj eldonkvantoj de Esperanto-muziko. Ĉiu aĉetanto do devas pagi multi pli altan proporcion de la fiksaj kostoj de la produktado kompare al amasmerkataj diskoj.
En la unua jardeko de la 21-a jarcento, la plej grava muzika sonportilo estis la kompakta disko. Grandaj eldonejoj eble vendus centmilojn aŭ eĉ milionojn da ekzempleroj de tipaj KD-oj, sed en Esperantujo, de ĉiu KD oni ĝenerale vendus ne pli ol mil ekzemplerojn. Pro tio, kvankam la buĝeto por produkti la majstrodisko estas multi pli malalta por Esperantlingva albumo ol por amasmerkata albumo, la parto de tiu buĝeto pagenda por ĉiu ekzemplero ja estas pli alta.
Cetere, ankaŭ multobligado estas multe pli multekosta por malgrandaj eldonkvantoj - aparte por KD-oj kaj vinilaj diskoj, ĉar la plimulto de la presadkosto temas pri la produkto de la stampilo. Per unu stampilo, oni povas produkti eble dek mil ekzemplerojn, sed la kosto de ĝia fabrikado estas la sama eĉ se oni produktas nur kelkcent ekzemplerojn.
Albumkovrilo: jOmO Slavumas
En 2006, Flo Martorell skizis en artikolo en TEJO Tutmonde, la kostojn de “unu el la plej lastaj eldonoj” de sia eldonejo Vinilkosmo. La nomo de la albumo ne aperas en la teksto, sed la kovrilo de la tiujara albumo jOmO Slavumas aperas aliloke en la artikolo, kaj la prezo citita en la teksto estas ĝia vendoprezo. Do ŝajnas bona supozo, ke la artikolo temas pri tiu disko.
Martorell diris, ke 1000 ekzempleroj de la albumo estis presitaj, kaj informis pri la po-ekzempleraj kostoj, por la kazo de KD-oj venditaj rekte al la publiko kaj por KD-oj venditaj al aliaj organizaĵoj (kiel la UEA Libroservo) por revendo:
| Rekta vendo | Vendo por revendo
Surbendigado | €4.65 | €4.65
Mastrumado | €1.07 | €1.07
Grafikoj | €1.01 | €1.01
Aütoraj rajtoj | €1.06 | €1.06
Presado | €1.57 | €1.57
Varbado | €1.63 | €1.63
Tantiemoj | €0.92 | €0.92
Administrado / stokado | €2.00 | €0.49
Profito | €1.15 | €0.00
Sumo | €15.05 | €12.40
Interese, Vinilkosmo nur profitas, kiam la albumo vendiĝas rekte al la publiko - kaj eĉ tiam, la marĝeno estas tre malgranda: malpli ol 10% de la produktokosto. Evidente, la granda plimulto de la ekzempleroj devas esti vendataj por ke Vinilkosmo povu eĉ pagi siajn kostojn.
Plia kosto por fizikaj Esperanto-diskoj estas afranko. Fizikaj ekzempleroj de amasmerkataj albumoj ĝenerale produktiĝas en aŭ proksime de la lando, en kiu ili poste vendiĝos, kaj ili distribuiĝas al lokaj diskovendejoj kaj retaj butikoj en preskaŭ ĉiu lando. La kosto por alporti la diskon al la hejmo de la aĉetanto estas do tre malalta: nur loka afranko aŭ mallonga vojaĝo al proksima vendejo. Esperanto-muziko, tamen, ne havas la saman distribureton kaj ĝenerale devas esti sendata per la internacia poŝtsistemo rekte al la aĉetanto. Ĉi tio aldonas granda koston al la aĉeto de albumoj, kiu eĉ ne estas inkluzivitaj en la supraj ciferoj!
Kompreneble, nuntempe muziko estas pli ofte aĉetata kiel ciferecaj elŝutoj, aŭ eĉ senpage aŭskultata per servoj kiel Spotify aŭ YouTube. Vinilkosmo ĉesis produkti KD-ojn en 2018, kaj krom malgranda restanta stoko de KD-oj, nun vendas nur ciferecajn elŝutojn. jOmO Slavumas, kiu estas unu el la plej longaj albumoj en la katalogo de Vinilkosmo kaj do kompreneble la plej multekosta, vendas kiel elŝuto kontaŭ €10; la plej multaj el la aliaj albumoj kostas €8.33, kaj albumetoj kaj pli mallongaj eldonoj kostas eĉ malpli.
Ĉi tiu malpligranda prezo atingeblas pro la esence nula kosto de multobligado kaj stokado por ciferecaj elŝutoj, kompare al kombinita kosto de €3.57 por KD. Nur la kosto de registrado pli grandas. La prezoredukto al la aĉetanto kompreneble eĉ pli grandas, ĉar oni ne devas pagi afrankon por cifereca elŝuto!
Komentoj
Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo
Eta reklamo
Ĉu vi bezonas Gemini-kapsulon aŭ retejon por via entrepreno aŭ organizaĵo? La redaktoro de Esperanto-Muziko: Historio estas programisto, kiu ofertas specialajn rabatojn al Esperanto-parolantoj.
Vidu mian antaŭan laboron (en la angla)
Retmesaĝu min por diskuti vian bezonojn
Kontakto
Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
Hejmpaĝo de la aŭtoro
Kopirajto © 2026 Thomas Preece