Esperanto-Muziko: Datumbazo
Hejmo
Jardekoj
Titoloj
Artistoj
Eldonejoj
Sonportiloj
In English
Bonvenon al la Esperanto-Muziko: Datumbazo!
Ĉi tiu retejo celas listigi ĉiujn eldonojn de Esperanto-muziko.
Tio signifas ĉiujn albumojn kaj unuopaĵojn en fizika aŭ bita formato, enhavante muzikon kies teksto estas parte aŭ tute en Esperanto. Ankaŭ listiĝas ne-muzikaj eldonoj en fizikaj formatoj, kiujn mi trovis dum mia esplorado - sed sen la intenco fari plenan liston de tiaj eldonoj.
Ĝis nun, la datumbazo enhavas informon pri 778 eldonaĵoj.
Pli detalaj statistikoj ankaŭ haveblas
Komenciĝu per:
la listo de eldonaĵoj laŭ jardeko
aŭ la alfabeta listo laŭ titolo
La kapsulo ankaŭ haveblas en la angla
The capsule is also available in English
Fontoj
La ĉefaj fontoj uzataj en la datumbazo estas:
Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto
La reta katalogo de Vinilkosmo
La reta katalogo de UEA
La reta katalogo de la FEL-Retbutiko
Rok-Gazet'
Paperaj katalogoj de Vinilkosmo de la jaroj 1995, 1997, 1998 kaj 2003
Discogs
KantarViki
La listo de Esperanto-muzikalbumoj ĉe Vikipedio
La propra kolekto de la redaktoro
Per kombino de ĉiuj ĉi fontoj, kun aldonaj fontoj por certaj eldonaĵoj kiam necesaj, la celo estas krei la plej kompletan kaj detalan liston de Esperanto-muziko.
Mi ankaŭ dankas al la Esperanto-Asocio de Britio, kiu afable donis al mi private kelkajn ciferecajn registraĵojn.
Kontakto
Mi ĉiam bonvenigas novan informon por ĝustigi aŭ aldoni al la datumbazo.
Jen kiel kontakti min
Kontakto
Esperanto-Muziko: Historio
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
Hejmpaĝo de la aŭtoro
Kopirajto © 2026 Thomas Preece